↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 42

1 Kiam Jakob sciiĝis, ke oni vendas grenon en Egiptujo, li diris
al siaj filoj: Kion vi rigardas? 2 Kaj li diris: Mi aŭdis, ke oni
vendas grenon en Egiptujo; veturu do tien kaj aĉetu por ni tie
grenon, por ke ni vivu kaj ne mortu. 3 Kaj forveturis dek fratoj
de Jozef, por aĉeti grenon en Egiptujo. 4 Sed Benjamenon, la
fraton de Jozef, Jakob ne sendis kun liaj fratoj; ĉar li timis,
ke eble lin trafos malfeliĉo. 5 Kaj la filoj de Izrael venis, por
aĉeti grenon, kune kun aliaj venintoj; ĉar estis malsato en la
lando Kanaana. 6 Kaj Jozef estis la estro super la lando, kaj li
estis la vendanto de la greno por la tuta popolo de la lando. Kaj
la fratoj de Jozef venis kaj kliniĝis al li vizaĝaltere. 7 Kiam
Jozef ekvidis siajn fratojn, li rekonis ilin; sed li ŝajnigis sin
fremda al ili kaj parolis kun ili malafable, kaj diris al ili: El
kie vi venis? Kaj ili diris: El la lando Kanaana, por aĉeti
manĝaĵon. 8 Jozef rekonis siajn fratojn, sed ili lin ne rekonis.
9 Kaj Jozef rememoris la sonĝojn, kiujn li sonĝis pri ili. Kaj li
diris al ili: Vi estas spionoj: vi venis, por vidi la malfortajn
lokojn de la lando. 10 Kaj ili diris al li: Ne, mia sinjoro! viaj
sklavoj venis, por aĉeti manĝaĵon. 11 Ni ĉiuj estas filoj de unu
homo; ni estas honestaj; viaj sklavoj neniam estis spionoj. 12
Sed li diris al ili: Ne, vi venis, por vidi la malfortajn lokojn
de la lando. 13 Ili diris: Ni, viaj sklavoj, estas dek du fratoj,
filoj de unu homo en la lando Kanaana; la plej juna estas nun kun
nia patro, kaj unu malaperis. 14 Kaj Jozef diris al ili: Estas
tio, kion mi diris al vi, vi estas spionoj. 15 Per tio mi vin
elprovos: mi ĵuras per la vivo de Faraono, ke vi foriros el ĉi
tie nur tiam, kiam venos ĉi tien via plej juna frato. 16 Sendu
unu el vi, ke li alkonduku vian fraton; sed vi estos
malliberigitaj, kaj oni esploros viajn vortojn, ĉu vi diris la
veron; se ne, tiam mi ĵuras per la vivo de Faraono, ke vi estas
spionoj. 17 Kaj li metis ilin sub gardon por la daŭro de tri
tagoj. 
18 Kaj Jozef diris al ili en la tria tago: Tion faru, kaj
vi restos vivaj, ĉar mi havas timon antaŭ Dio. 19 Se vi estas
homoj honestaj, tiam unu el viaj fratoj restu malliberigita en la
domo, en kiu oni vin gardas, kaj vi iru kaj forportu hejmen la
grenon, kiun vi aĉetis kontraŭ la malsato. 20 Sed vian plej junan
fraton venigu al mi, por ke pruviĝu la vereco de viaj vortoj kaj
por ke vi ne mortu. Kaj ili faris tiel. 21 Kaj ili diris unu al
alia: Vere ni estas kulpaj pro nia frato; ĉar ni vidis la
suferadon de lia animo, kiam li petegis nin, sed ni ne aŭskultis;
por tio venis sur nin ĉi tiu sufero. 22 Kaj Ruben respondis al
ili, dirante: Mi diris ja al vi: Ne peku rilate la infanon; sed
vi ne obeis; nun lia sango estas repostulata. 23 Kaj ili ne
sciis, ke Jozef komprenas; ĉar inter ili estis tradukanto. 24 Kaj
li deturnis sin de ili kaj ekploris; poste li denove returnis sin
al ili kaj parolis kun ili, kaj li prenis el inter ili Simeonon
kaj ligis lin antaŭ iliaj okuloj. 25 Kaj Jozef ordonis plenigi
iliajn sakojn per greno kaj redoni ilian monon al ĉiu en lian
sakon kaj doni al ili manĝaĵon por la vojo. Tiel oni faris al
ili. 26 Kaj ili metis sian grenon sur siajn azenojn kaj foriris.
27 Kaj unu el ili malfermis sian sakon, por doni furaĝon al sia
azeno dum la nokta halto, kaj li ekvidis sian monon, kiu estis en
la aperturo de lia sako. 28 Kaj li diris al siaj fratoj: Mia mono
estas redonita; jen ĝi estas en mia sako. Tiam konsterniĝis iliaj
koroj, kaj kun tremo ili diris unuj al la aliaj: Kial Dio faris
tion al ni? 
29 Kiam ili venis al sia patro Jakob en la landon
Kanaanan, ili rakontis al li ĉion, kio okazis al ili, dirante: 30
La homo, kiu estas sinjoro super tiu lando, parolis kun ni
malafable, kaj diris, ke ni estas spionoj en la lando. 31 Kaj ni
diris al li: Ni estas homoj honestaj, ni neniam estis spionoj; 32
ni estas dek du fratoj, filoj de nia patro; unu malaperis, kaj la
plej juna estas nun kun nia patro en la lando Kanaana. 33 Tiam
diris al ni la homo, kiu estas sinjoro super la lando: Per tio mi
konvinkiĝos, ke vi estas homoj honestaj: unu el viaj fratoj lasu
ĉe mi, kaj la necesan grenon por via hejmo prenu kaj iru; 34 kaj
venigu al mi vian plej junan fraton; tiam mi scios, ke vi ne
estas spionoj, ke vi estas honestaj homoj; vian fraton mi redonos
al vi, kaj vi povos negoci en la lando. 35 Kiam ili malplenigis
siajn sakojn, montriĝis, ke ĉiu el ili havas sian ligaĵon da mono
en sia sako. Kaj ili vidis siajn ligaĵojn da mono, ili kaj ilia
patro, kaj ili timiĝis. 36 Kaj ilia patro Jakob diris al ili: Vi
min seninfanigis; Jozef forestas, kaj Simeon forestas, kaj
Benjamenon vi volas forpreni! sur min ĉio falis! 37 Tiam Ruben
diris al sia patro jene: Miajn du filojn mortigu, se mi ne
revenigos lin al vi; donu lin en mian manon, kaj mi revenigos lin
al vi. 38 Sed li diris: Mia filo ne iros kun vi; ĉar lia frato
mortis, kaj li sola restis. Se lin trafos malfeliĉo sur la vojo,
kiun vi iros, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malĝojo
en Ŝeolon.

Sekva Ĉapitro →