↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Reĝoj

Ĉapitro 14

1 En la dua jaro de Joaŝ, filo de Joaĥaz, reĝo de Izrael, Amacja,
filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, fariĝis reĝo. 2 Li havis la aĝon de
dudek kvin jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek naŭ jarojn li
reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el
Jerusalem. 3 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tamen ne kiel lia
patro David. Li agadis tiel, kiel agadis lia patro Joaŝ. 4 La
altaĵoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis
kaj incensadis sur la altaĵoj. 5 Kiam la reĝeco fortiĝis en lia
mano, li mortigis siajn servantojn, kiuj mortigis la reĝon, lian
patron. 6 Sed la infanojn de la mortigintoj li ne mortigis, kiel
estas skribite en la libro de instruo de Moseo, kion ordonis la
Eternulo, nome: Oni ne mortigu patrojn pro la infanoj, kaj oni ne
mortigu infanojn pro la patroj, sed ĉiu povas esti mortigata nur
pro sia peko. 7 Li venkobatis la Edomidojn en la Valo de Salo,
dek milojn, kaj prenis per milito Selan kaj donis al ĝi la nomon
Jokteel ĝis la nuna tago.

8 En tiu tempo Amacja sendis senditojn al Jehoaŝ, filo de
Jehoaĥaz, filo de Jehu, reĝo de Izrael, por diri: Venu, ni
komparu niajn fortojn. 9 Tiam Jehoaŝ, reĝo de Izrael, sendis al
Amacja, reĝo de Judujo, por diri: La prunelo sur Lebanon sendis
al la cedro sur Lebanon, por diri: Donu vian filinon al mia filo
kiel edzinon. Sed preteriris sovaĝa besto de Lebanon kaj
dispremis per la piedoj la prunelon. 10 Vi venkobatis la
Edomidojn, kaj via koro fieriĝis. Tenu vian gloron kaj sidu
hejme. Kial vi volas entrepreni aferon malfeliĉan, ke vi falu kaj
kun vi ankaŭ Judujo? 11 Sed Amacja ne obeis. Kaj eliris Jehoaŝ,
reĝo de Izrael, kaj ili komparis siajn fortojn, li kaj Amacja,
reĝo de Judujo, en Bet-Ŝemeŝ, kiu estas en Judujo. 12 Kaj la
Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili diskuris ĉiu
al sia tendo. 13 Kaj Amacjan, reĝon de Judujo, filon de Jehoaŝ,
filo de Aĥazja, kaptis Jehoaŝ, reĝo de Izrael, en Bet-Ŝemeŝ; kaj
li venis Jerusalemon, kaj detruis la muregon de Jerusalem, de la
Pordego de Efraim ĝis la Pordego Angula, sur la spaco de kvarcent
ulnoj. 14 Kaj li prenis la tutan oron kaj arĝenton, kaj ĉiujn
vazojn, kiuj troviĝis en la domo de la Eternulo kaj en la
trezorejoj de la reĝa domo, kaj ankaŭ garantiulojn, kaj li reiris
en Samarion. 15 La cetera historio de Jehoaŝ, kion li faris, kaj
lia forto, kaj kiel li militis kontraŭ Amacja, reĝo de Judujo,
ĉio estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de
Izrael. 16 Kaj Jehoaŝ ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis
lin en Samario kun la reĝoj de Izrael. Kaj anstataŭ li ekreĝis
lia filo Jerobeam.

17 Kaj Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, vivis post la morto
de Jehoaŝ, filo de Jehoaĥaz, reĝo de Izrael, ankoraŭ dek kvin
jarojn. 18 La cetera historio de Amacja estas priskribita en la
libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. 19 Oni faris kontraŭ li
konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en Laĥiŝon. Sed oni
sendis post li en Laĥiŝon, kaj tie oni lin mortigis. 20 Kaj oni
venigis lin sur ĉevaloj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en
la urbo de David. 21 Kaj la tuta Juda popolo prenis Azarjan, kiu
havis la aĝon de dek ses jaroj, kaj faris lin reĝo anstataŭ lia
patro Amacja. 22 Li prikonstruis Elaton kaj revenigis ĝin al
Judujo, post kiam la reĝo ekdormis kun siaj patroj.

23 En la dek-kvina jaro de Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo,
ekreĝis Jerobeam, filo de Joaŝ, reĝo de Izrael, en Samario, kaj
li reĝis kvardek unu jarojn. 24 Li faradis malbonon antaŭ la
okuloj de la Eternulo, ne deturnis sin de ĉiuj pekoj de Jerobeam,
filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon. 25 Li restarigis la
limojn de Izrael de Ĥamat ĝis la maro de la dezerto, konforme al
la vorto de la Eternulo, Dio de Izrael, kiun Li diris per Sia
servanto Jona, filo de Amitaj, la profeto el Gat-Ĥefer. 26 Ĉar la
Eternulo vidis, ke la suferado de Izrael estas tre mizera; restis
nek sklavo nek liberulo, kaj estis neniu helpanto por Izrael. 27
La Eternulo ne decidis ekstermi la nomon de Izrael el sub la
ĉielo, kaj Li savis ilin per Jerobeam, filo de Joaŝ. 28 La cetera
historio de Jerobeam, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia forto, kaj
kiel li militis, kaj kiel li revenigis al Izrael Damaskon kaj
Ĥamaton de Judujo, ĉio estas priskribita en la libro de kroniko
de la reĝoj de Izrael. 29 Kaj Jerobeam ekdormis kun siaj patroj,
kun la reĝoj de Izrael. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Zeĥarja.

Sekva Ĉapitro →