↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Ester

Ĉapitro 4

1 Kiam Mordeĥaj eksciis ĉion, kio fariĝis, tiam Mordeĥaj disŝiris
siajn vestojn, metis sur sin sakaĵon kaj cindron, eliris en la
mezon de la urbo, kaj kriis per laŭta kaj maldolĉa voĉo. 2 Kaj li
venis ĝis antaŭ la pordego de la reĝo, ĉar estis malpermesite
eniri en sakaĵo en la pordegon de la reĝo. 3 Kaj en ĉiu lando,
sur ĉiu loko, kien venis la ordono de la reĝo kaj lia dekreto,
estis granda malĝojo ĉe la Judoj, fastado, plorado, kaj ĝemado;
kaj multaj kuŝis en sakaĵo kaj cindro. 4 Kaj venis la servistinoj
de Ester kaj ŝiaj eŭnukoj, kaj rakontis al ŝi. Kaj la reĝino
forte konsterniĝis. Kaj ŝi sendis vestojn, por vesti Mordeĥajon
kaj depreni de li la sakaĵon; sed li ne akceptis. 5 Kaj Ester
alvokis Hataĥon, unu el la eŭnukoj de la reĝo, kiun ĉi tiu
destinis por servado al ŝi, kaj ŝi sendis lin al Mordeĥaj, por
ekscii, kio kaj pro kio tio estas. 6 Hataĥ eliris al Mordeĥaj sur
la urban placon, kiu estis antaŭ la pordego de la reĝo. 7 Kaj
Mordeĥaj rakontis al li ĉion, kio okazis al li, kaj pri la
difinita sumo da mono, kiun Haman promesis doni pese en la kason
de la reĝo pro la Judoj, por ekstermi ilin. 8 Kaj kopion de la
letera ordono, kiu estis donita en Ŝuŝan, por ilin ekstermi, li
donis al li, por montri al Ester kaj sciigi al ŝi, ordonante al
ŝi iri al la reĝo, por petegi lin pri ŝia popolo. 9 Hataĥ venis
kaj transdonis al Ester la vortojn de Mordeĥaj. 10 Kaj Ester
diris al Hataĥ, ordonante, ke li diru al Mordeĥaj: 11 Ĉiuj
servantoj de la reĝo kaj la popolo en la landoj de la reĝo scias,
ke por ĉiu viro aŭ virino, kiu eniris al la reĝo en la internan
korton ne vokite, ekzistas nur unu leĝo, nome la morto, krom nur
en la okazo, se la reĝo etendas al li sian oran sceptron--tiam li
restas vivanta; kaj mi ne estas vokita iri al la reĝo jam de
tridek tagoj. 12 Kiam oni raportis al Mordeĥaj la vortojn de
Ester, 13 tiam Mordeĥaj sendis respondon al Ester: Ne pensu en
via animo, ke en la reĝa domo vi saviĝos sola el ĉiuj Judoj. 14
Se vi silentos en ĉi tiu tempo, tiam liberigo kaj savo venos al
la Judoj de alia loko; sed vi kaj la domo de via patro pereos.
Kaj kiu scias, ĉu ne por tia tempo vi atingis reĝinecon? 15 Tiam
Ester diris, ke oni respondu al Mordeĥaj: 16 Iru, kunvenigu ĉiujn
Judojn, kiuj troviĝas en Ŝuŝan, fastu por mi, ne manĝu kaj ne
trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte; ankaŭ mi kaj miaj
servistinoj fastos tiel same; poste mi iros al la reĝo, kvankam
tio estas kontraŭleĝa; kaj se mi pereos, mi pereu. 17 Kaj
Mordeĥaj iris, kaj faris ĉion, kion komisiis al li Ester.

Sekva Ĉapitro →