↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 57

1 La virtulo pereis, kaj neniu prenis tion al sia koro; kaj piaj
homoj estas forkaptataj, kaj neniu komprenas, ke for de malbono
estas forkaptita la virtulo. 2 Kiu iras ĝustan vojon, tiu venas
al paco, ripozas sur sia kuŝejo.

3 Sed venu ĉi tien vi, ho filoj de sorĉistino, idoj de adultulo
kaj malĉastulino! 4 Kiun vi mokegas? kontraŭ kiu vi malfermegas
la buŝon kaj elŝovas la langon? ĉu vi ne estas infanoj de krimo,
idoj de mensogo, 5 kiuj varmiĝas en la arbaretoj, sub ĉiu
verdbranĉa arbo; kiuj buĉas la infanojn en la valoj, sub la
elstarantaj rokoj? 6 Inter la glataĵoj de la valo estas via
parto; ili, ili estas via loto; al ili vi verŝis verŝoferojn,
alportis farunoferojn; ĉu Mi povas esti kontenta pri tio? 7 Sur
monto alta kaj levita vi starigis vian kuŝejon, vi tien
supreniris, por buĉi oferojn. 8 Kaj malantaŭ la pordo kaj la
fostoj vi starigis vian simbolon; ĉar vi forturnis vin de Mi kaj
supreniris, larĝigis vian kuŝejon, kaj ligis vin kun ili; vi
ekamis ilian kuŝejon, elrigardis por vi oportunan lokon. 9 Oleita
vi pilgrimis al la reĝo, uzis multe da aromaĵoj, kaj vi sendis
malproksimen viajn senditojn, kaj malaltiĝis ĝis Ŝeol. 10 Pro la
multeco de viaj vojoj vi laciĝis, tamen vi ne diris: Mi perdis la
esperon; vi trovis ankoraŭ vivon en via mano, kaj pro tio vi ne
laciĝis. 11 Sed kiu kaŭzis al vi zorgojn, kaj kiun vi timis, ke
vi ekmensogis kaj Min ne memoris kaj ne prenis al via koro? ĉu
pro tio, ke Mi silentas tre longe, vi Min ne timas? 12 Se Mi
montros vian pravecon kaj viajn farojn, ili ne helpos vin. 13
Kiam vi krios, viaj idolamasoj vin savu; sed ilin ĉiujn disportos
la vento, forpelos la blovo; kaj kiu fidas Min, tiu ekposedos la
teron kaj heredos Mian sanktan monton. 14 Kaj Li diras: Faru
vojon, faru vojon, ebenigu irejon, forigu malhelpojn de la vojo
de Mia popolo.

15 Ĉar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne
kaj kies nomo estas Sanktulo: Alte kaj en sankta loko Mi loĝas,
sed ankaŭ apud afliktito kaj humilulo, por revigligi la spiriton
de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj. 16 Ĉar ne
eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras; alie tute
senfortiĝus antaŭ Mi la spirito kaj la animoj, kiujn Mi kreis. 17
Pro la peko de lia avideco Mi koleris kaj frapis lin, Mi deturnis
Min kaj koleris; sed li iris perfide, iris laŭ la vojo de sia
koro. 18 Mi vidis liajn vojojn, kaj Mi lin sanigos; Mi kondukos
lin kaj redonos konsolon al li kaj al liaj plorantoj. 19 Mi kreos
diron de la buŝo: Paco, paco al malproksimaj kaj al proksimaj,
diras la Eternulo; kaj Mi sanigos lin. 20 Sed la malpiuloj estas
kiel malkvieta maro, kiu ne povas trankviliĝi kaj kies akvo
elĵetas ŝlimon kaj koton. 21 Ne ekzistas paco por la malpiuloj,
diras mia Dio.

Sekva Ĉapitro →