↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 7

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo: 2
Stariĝu en la pordego de la domo de la Eternulo, kaj tie proklamu
ĉi tiun vorton, kaj diru: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ĉiuj
Judoj, kiuj venas en ĉi tiun pordegon, por adorkliniĝi al la
Eternulo. 3 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:
Plibonigu vian vojon kaj vian konduton; tiam Mi loĝigos vin sur
ĉi tiu loko. 4 Ne fidu la mensogajn vortojn, kiam oni diras al
vi: Ĉi tie estas la templo de la Eternulo, la templo de la
Eternulo, la templo de la Eternulo. 5 Nur se vi plibonigos vian
vojon kaj vian konduton, se vi agos juste unu rilate la alian, 6
se vi ne premos fremdulon, orfon, kaj vidvinon, se vi ne verŝos
senkulpan sangon sur ĉi tiu loko, kaj ne sekvos aliajn diojn por
via malfeliĉo: 7 tiam Mi loĝigos vin sur ĉi tiu loko, en la
lando, kiun Mi donis al viaj patroj, ĉiam kaj eterne. 8 Jen vi
fidas la mensogajn vortojn, kiuj neniom helpas. 9 Ŝtelante,
mortigante, adultante, ĵurante mensoge, incensante al Baal, kaj
sekvante aliajn diojn, kiujn vi ne konas, 10 vi poste venas kaj
stariĝas antaŭ Mi en ĉi tiu domo, kiu estas nomata per Mia nomo,
kaj vi diras: Ni saviĝis--kvankam vi plue faras ĉiujn tiujn
abomenindaĵojn! 11 Ĉu ĉi tiun domon, kiu estas nomata per Mia
nomo, vi rigardas kiel neston de rabistoj? Mi bone vidas tion,
diras la Eternulo. 12 Iru do al Mia loko en Ŝilo, kie Mi antaŭe
loĝigis Mian nomon, kaj rigardu, kion Mi faris al ĝi pro la
malbonagoj de Mia popolo Izrael. 13 Kaj nun, ĉar vi faras ĉiujn
tiujn farojn, diras la Eternulo, kaj Mi de frua mateno ĉiam
parolas al vi, kaj vi ne aŭskultas, Mi vokas vin, kaj vi ne
respondas: 14 tial al la domo, kiu estas nomata per Mia nomo kaj
kiun vi fidas, kaj al la loko, kiun Mi donis al vi kaj al viaj
patroj, Mi faros tiel, kiel Mi faris al Ŝilo. 15 Mi forpuŝos vin
de antaŭ Mi, kiel Mi forpuŝis ĉiujn viajn fratojn, la tutan
idaron de Efraim.

16 Kaj vi ne preĝu por ĉi tiu popolo kaj ne direktu por ili
supren krion kaj preĝon kaj ne klopodu antaŭ Mi, ĉar Mi ne
aŭskultos vin. 17 Ĉu vi ne vidas, kion ili faras en la urboj de
Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem? 18 La filoj kolektas la
lignon, kaj la patroj ekbruligas la fajron, kaj la virinoj knedas
la paston, por fari kukojn por la reĝino de la ĉielo, kaj ili
faras verŝoferojn al aliaj dioj, por ĉagreni Min. 19 Sed ĉu Min
ili ĉagrenas? diras la Eternulo; ĉu ne sin mem, por hontigi sian
vizaĝon? 20 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mia
kolero kaj indigno elverŝiĝos sur ĉi tiun lokon, sur la homojn
kaj sur la brutojn kaj sur la arbojn de la kampo kaj sur la
fruktojn de la tero; ĝi ekflamos kaj ne estingiĝos.

21 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Aldonu viajn
bruloferojn al viaj buĉoferoj, kaj manĝu la viandon; 22 ĉar Mi ne
parolis al viaj patroj kaj Mi ne ordonis al ili pri bruloferoj
kaj buĉoferoj en la tago, kiam Mi elkondukis ilin el la lando
Egipta; 23 nur ĉi tion Mi ordonis al ili: Aŭskultu Mian voĉon,
kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo, kaj iru laŭ la
tuta vojo, kiun Mi montros al vi, por ke estu al vi bone. 24 Sed
ili ne aŭskultis kaj ne alklinis sian orelon, ili agis laŭ siaj
propraj pensoj, laŭ la obstineco de sia malbona koro, kaj ili
iris malantaŭen, ne antaŭen. 25 De post la tago, kiam viaj patroj
eliris el la lando Egipta, ĝis la nuna tago Mi sendadis al vi
ĉiujn Miajn servantojn, la profetojn, ĉiutage Mi sendis; 26 sed
ili ne aŭskultis Min kaj ne alklinis sian orelon, ili obstinigis
sian nukon, agis pli malbone ol iliaj patroj.

27 Kaj kiam vi diros al ili ĉion ĉi tion, ili ne aŭskultos vin;
kiam vi vokos ilin, ili ne respondos al vi. 28 Diru do al ili:
Jen estas popolo, kiu ne aŭskultas la voĉon de la Eternulo, sia
Dio, kaj ne akceptas moralinstruon; la kredo malaperis kaj estas
ekstermita el ilia buŝo.

29 Detondu viajn harojn kaj forĵetu ilin, kantu funebran kanton
sur la altaĵoj; ĉar la Eternulo forrifuzis kaj forpuŝis la
generacion, kiun Li koleras. 30 Ĉar la filoj de Jehuda faras
malbonon antaŭ Miaj okuloj, diras la Eternulo; siajn
abomenindaĵojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia
nomo, por malpurigi ĝin. 31 Ili aranĝis altaĵojn de Tofet en la
valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj siajn
filinojn en fajro, kion Mi ne ordonis kaj kio neniam estis en
Miaj pensoj. 32 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam
oni jam nomos tion ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed
valo de mortigado, kaj en Tofet oni enterigos mortintojn, ĉar
mankos alia loko. 33 Kaj la kadavroj de ĉi tiu popolo estos
manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero,
kiujn neniu fortimigos. 34 Kaj Mi ĉesigos en la urboj de Judujo
kaj sur la stratoj de Jerusalem la sonojn de ĝojo kaj la sonojn
de gajeco, la voĉon de fianĉo kaj la voĉon de fianĉino; ĉar la
lando fariĝos dezerto.

Sekva Ĉapitro →