↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Hoŝea

Ĉapitro 11

1 Kiam Izrael estis junulo, Mi lin ekamis, kaj el Egiptujo Mi
vokis Mian filon. 2 Sed nun oni vokas ilin, kaj ili sin deturnas;
al la Baaloj ili oferas, kaj al idoloj ili incensas. 3 Mi
instruis al Efraim la iradon; Mi prenis ilin je la brako, kaj ili
ne rimarkis, ke Mi ilin kuracas. 4 Per ŝnuroj de homoj Mi tiris
ilin, per ligiloj de amo; Mi estis por ili kiel levanto de la
jugo, kaj Mi metis antaŭ ili la manĝaĵon. 5 Ili ne revenos en la
landon Egiptan, sed Asirio estos ilia reĝo, ĉar ili ne volis
penti. 6 Glavo falos sur liajn urbojn kaj ekstermos liajn idojn
kaj formanĝos ilin pro iliaj entreprenoj. 7 Mia popolo rigidiĝis
en la defalo de Mi; kaj kvankam oni ĝin vokas al la Plejaltulo,
ĝi ne levas sin. 8 Kiel Mi agu kun vi, ho Efraim? kiel Mi
protektu vin, ho Izrael? Ĉu Mi faru al vi, kiel al Adma? ĉu Mi
egaligu vin al Ceboim? Renversiĝis en Mi Mia koro, varmegiĝis Mia
tuta kompato. 9 Mi ne agos laŭ Mia flama kolero, Mi ne plu
ekstermos Efraimon; ĉar Mi estas Dio, ne homo, Mi estas Sanktulo
inter vi; Mi ne venos en furiozo. 10 La Eternulon ili sekvos,
kiel kriantan leonon; kiam Li krios, tiam timigite venos la filoj
de okcidente. 11 Timigite kiel birdo ili venos el Egiptujo, kaj
kiel kolombo el la lando Asiria; kaj Mi enloĝigos ilin en iliaj
domoj, diras la Eternulo.

12 Kun mensogoj ĉirkaŭis Min Efraim, kaj kun falsaĵo la domo de
Izrael; sed Jehuda ankoraŭ tenis sin je Dio kaj estis fidela al
la Sanktulo.

Sekva Ĉapitro →