↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Apokalipso

Ĉapitro 20

1 Kaj mi vidis anĝelon malsuprenirantan el la ĉielo, havantan la
ŝlosilon de la abismo kaj grandan katenon en sia mano. 2 Kaj li
ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo
kaj Satano, kaj enkatenis lin por mil jaroj, 3 kaj ĵetis lin en
la abismon kaj fermis ĝin kaj sigelis ĝin super li, por ke li ne
plu trompu la naciojn, ĝis finiĝos la mil jaroj; post tio li
devos esti malligita por kelka tempo.

4 Kaj mi vidis tronojn, kaj oni sidis sur ili, kaj juĝo estis
donita al ili; kaj mi vidis la animojn de la senkapigitaj pro la
atesto de Jesuo kaj pro la vorto de Dio, kaj tiujn, kiuj ne
adorkliniĝis al la besto, nek al ĝia bildo, kaj ne ricevis la
markon sur sia frunto kaj sur sia mano; kaj ili vivis, kaj ili
reĝis kun Kristo mil jarojn. 5 La ceteraj mortintoj ne vivis, ĝis
finiĝos la mil jaroj. Tio estas la unua releviĝo. 6 Feliĉa kaj
sankta estas la partoprenanto en la unua releviĝo; super tiuj la
dua morto havas nenian aŭtoritaton; sed ili estos pastroj de Dio
kaj de Kristo, kaj reĝos kun li mil jarojn.

7 Kaj kiam finiĝos la mil jaroj, Satano estos ellasita el sia
malliberejo, 8 kaj eliros, por trompi la naciojn en la kvar
anguloj de la tero, Gog kaj Magog, por kolekti ilin por la
milito; ilia nombro estas kiel la sablo de la maro. 9 Kaj ili
supreniris laŭlarĝe de la tero kaj ĉirkaŭis la tendaron de la
sanktuloj kaj la amatan urbon; kaj fajro malsupreniris el la
ĉielo, kaj ekstermis ilin. 10 Kaj la diablo, kiu trompis ilin,
estis ĵetita en la lagon fajran kaj sulfuran, kie troviĝas la
besto kaj la falsa profeto; kaj ili estos turmentataj tage kaj
nokte por ĉiam kaj eterne.

11 Kaj mi vidis grandan blankan tronon, kaj la Sidanton sur ĝi,
antaŭ kies vizaĝo forflugis la tero kaj la ĉielo; kaj ne troviĝis
loko por ili. 12 Kaj mi vidis la mortintojn, grandajn kaj
malgrandajn, starantajn antaŭ la trono; kaj libroj estis
malfermitaj; kaj estis malfermita alia libro, kiu estas la libro
de vivo; kaj la mortintoj estis juĝataj el la skribitaĵoj en la
libroj, laŭ siaj faroj. 13 Kaj la maro liveris la mortintojn,
kiuj estis en ĝi; kaj la morto kaj Hades liveris la mortintojn,
kiuj estis en ili; kaj ĉiu estis juĝata laŭ siaj faroj. 14 Kaj la
morto kaj Hades estis ĵetitaj en la fajran lagon. Tio estas la
dua morto--la fajra lago. 15 Kaj se iu ne troviĝis skribita en la
libro de vivo, tiu estis ĵetita en la fajran lagon.

Sekva Ĉapitro →