Kanto de suprenirado. De David.
1 Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, kaj ne leviĝas alte
miaj okuloj;
Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj kaj neatingeblaj por
mi.
2 Mi trankviligis kaj kvietigis mian animon;
Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino, kiel
infano demamigita,
Tiel estas en mi mia animo.
3 Ho Izrael, fidu la Eternulon,
De nun kaj eterne.